Arondismento Bordozo

Arondismento Bordozo
france: Arrondissement de Bordeaux, okcitane: Arrondiment de Bordèu
Administra unuo
Mapo de Ĝirondio kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono  Nova Akvitanio
Departemento Ĝirondio
Historia regiono Akvitanio
Ĉefurbo Bordozo
Areo 2 903 km² (290 300 ha)
Loĝantaro 1 013 121 (2021)
Denseco 349 loĝ./km²
INSEE-kodo 332
Komunumoj 82

La arondismento Bordozo (france arrondissement de Bordeaux, okcitane respektive gaskone Arrondiment de Bordèu) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Bordozo. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 1 013 121 personoj sur areo de 2 903 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 349 loĝantoj/km².


Developed by StudentB